Sepjara milito

Bildkunmetaĵo de la milito
Pentraĵoj el la dua duono de la 18-a jarcento (dekstrume, komencante supre maldekstre): Batalo de Hochkirch, Batalo de Lago Georgo, Batalo de Prago, Batalo de Plassey .
La partoprenantoj de la Sepjara milito:
  •  Britio, Prusio, Portugalio kun la aliancanoj
  •  Francio, Hispanio, Aŭstrio, Rusio, Svedio kun la aliancanoj
  • En la Sepjara milito (1756-1763) batalis je unu flanko Britio kaj Prusio kaj je la alia Aŭstrio, Francio, Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko. Partoprenis ankaŭ multaj pli malgrandaj ŝtatoj. La milito disvolviĝis en la Centra Eŭropo, Nordameriko (kiel Franc-Brita Indiana Milito), Hindio, Karibio kaj sur diversaj oceanoj. Oni do povas rigardi ĝin la unua mondmilito. Unio de Pollando-Litovio (nomata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis tiam neŭtrala, tamen tra tiu teritorio tramarŝis la rusa armeo (vidu la apudan mapon).


    From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

    Developed by Tubidy