Seria murdisto

La Nemezo de Neglekto - karikaturo prezentanta Joĉjo la Buĉisto kiel fantomon plagantan Whitechapel kaj personigantan socian neglekton, 1888.

Seria murdisto estas tipe difinita kiel persono, kiu murdis tri aŭ plu homojn dum pli ol monato da tempo kun "malvarmiĝa periodo" inter la murdoj, kaj kies motivo por murdi ĝenerale baziĝas sur psikologia gratifiko. Kelkaj fontoj refutas "tri aŭ plu"-kriterion kaj difinas la termon kiel "serio da du aŭ plu murdoj, faritaj kiel apartaj eventoj, ĝenerale, sed ne ĉiam, de sola atakanto" aŭ, inkludante vivkarakterizaĵojn, minimumo de du murdoj. Ofte seksa elemento envolvas en murdojn, sed la FBI deklaras, ke motivoj por seria murdo inkludas "koleron, afekcion, financan profiton kaj allogon de atento". La murdoj eblas esti provitaj aŭ plenumitaj en simila stilo kaj la viktimoj povas havi ion komunan, ekzemple, okupon, rason, aspekton, sekson aŭ aĝan grupon.

Seria murdisto ne signifas saman kiel amasmurdisto, nek kiel amokmurdisto, kiu faras murdojn en du aŭ pli lokoj preskaŭ sen paŭzo inter ili.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy