Serra de Tramuntana

Serra de Tramuntana
Montaro
La Tramuntana-montaro post vintra neĝo
Plej alta punkto Puig Major
 - alteco 1 445 m s. m.
 - koordinatoj 39° 48′ N 02° 48′ O / 39.800 °N, 2.800 °O / 39.800; 2.800 (mapo)
Situo de la Serra de Tramuntana-komarko en Majorko
Situo de la Serra de Tramuntana-komarko en Majorko
Situo de la Serra de Tramuntana-komarko en Majorko
Vikimedia Komunejo: Serra de Tramuntana

La Tramuntana-montaro (hispane Sierra de Tramontana) estas sudokcident-nordorienta montaro-sistemo, kiu formas la nordan spinon de la hispana insulo de Majorko. Ĝi ankaŭ estas la nomo donita al la komarko (administra regiono) de la sama areo. La 27-an de junio 2011 la Tramuntana-Montaro ricevis statuson de Monda Heredaĵo fare de Unesko kiel areo de granda fizika kaj kultura signifo.

Ĝia plej alta pinto estas la Puig Major, kiu, kun siaj 1,445 metroj estas la plej alta monto en Balearoj. La dua plej alta pinto nomiĝas Massanella.

La Serra de Na Burguesa estas la plej suda parto de la Tramuntana-Montaro.

La klimato en la Tramuntana-Montaro estas signife pli malseka ol en la resto de la insulo, registrante tiel multe kiel 1507 mm de precipitaĵo je jaro, en komparo kun kelkaj aliaj partoj de la insulo kie jarpluvo estas malpli ol 400mm. Estas ankaŭ pli malvarmete pro la alteco kaj kelkaj tagoj da neĝo ne estas malkutimaj dum vintro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy