Seruro

Mezepoka seruro el Katmanduo.
Pendseruro kun ŝlosilo.

Seruro estas aparato servanta por fermi pordonkeston per ŝlosilo aŭ per ciferkombinaĵo.

Laŭ Francisko Azorín seruro estas Risorta aparato por fermefiksi pordojn.[1] Li indikas etimologion el la latina sera, serare (fermi). Li aldonas la terminojn pendseruro, por pendanta, portebla seruro; seruri, por fermi per seruro; serusrito, serurkesto, serurtruo, serurŝildo, serurriglilo, kaj krome en bildo li montras la partojn: prenilo, ŝildeto, klinko kaj riglilo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 182.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in