Silvestro

Silvestraj artfajraĵoj en Sidnejo

Silvestro[1]jarfina tago estas la nomo, kiun ricevas la lasta tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro uzata en kristanaj landoj, nome la 31-a de decembro. En aliaj kulturoj, la jarfino havas alian daton (vidu novjaro). En okcidentaj landoj, oni festas la jarfinan tagon per dancado, drinkado (ĉefe oni drinkas multekostajn kaj specialajn alkoholaĵojn kiel ĉampano), festena manĝado kaj artfajraĵaj spektakloj. Iuj kristanoj ĉeestas diservon celebratan meznokte. La festado daŭras la tutan nokton, la "silvestran nokton", ĝis post la novjariĝo.

Tongo estas la unua loko kiu bonvenas la novan jaron, dum Usona Samoo estas la lasta.[2] Preskaŭ ĉiu lando havas siajn proprajn tradiciojn por la jarfina tago, kutime rilataj al superstiĉoj pri bonŝanco je malsamaj kampoj; amo, monhavo, laboro aŭ sano. En multaj okcidentaj landoj, oni portas ruĝajn subvestojn dum la silvestra vespermanĝo por voki bonŝancon por la venonta jaro.

  1. https://vortaro.net/#Silvestro_kdc
  2. https://www.telegraph.co.uk/news/2016/12/29/new-years-eve-2017-around-world/

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy