Simpla vibra movo

En fiziko, simpla vibra movoHarmona oscilo estas sistemo kiu, kiam formovita de ĝia egalpeza pozicio, spertas reagan forton F proporcian kun la delokiĝo x:

F = -kx

kie k estas pozitiva konstanto.

Se F estas la nura forto aganta sur la sistemo, la sistemo estas simpla harmona oscilo, kaj ĝi post komenca ekscito (delokigo) havas sinusajn osciladojn ĉirkaŭ la egalpeza punkto, kun konstantaj amplitudo kaj frekvenco, la frekvenco ne dependas de la amplitudo.

Se ankaŭ frota forto (amortizado) proporcie kun la rapido estas, la harmona oscilo estas amortizita. En tia situacio, la frekvenco de la osciladoj estas pli malgranda ol en la ne-amortizita okazo, amplitudo de la osciladoj malpligrandiĝas kun tempo.

Se ekstera tempo-dependa forto estas, la harmona oscilo estas gvidata, oni nomas ĝin trudata oscilo[1].

Ĉi tiu artikolo diskutas la harmonan oscilon per klasika mekaniko. Vidi la artikolon kvantuma harmona oscilo por diskuto de la harmona oscilo en kvantummekaniko.

  1. trudataj osciloj, en vortaro.net

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy