Simultanismo

Robert Delaunay, Simultana disko (1912-1913)

Simultanismo (france: Simultanéisme) estas arta movado kune disvolvita fare de Sonia Delaunay kaj ŝia edzo Robert Delaunay. Ĝi konsistas el enkonduko de la principo de "simultana kontrasto de koloroj" en pentraĵon (Elektraj prismoj, 1914, Nacia Muzeo de Moderna Arto, Parizo) sed ankaŭ en teksaĵon, modvestaĵon kaj dekoraĵon. Ŝiaj unuaj simultanaj roboj aperas samtempe, kaj ankaŭ ilustraĵoj de libro de Blaise Cendrars: La Prose du Transsibérien et de la petite Jehanne de France [1], 1913. La termino, analoge, estas depostulita de aliaj artistoj, notinde en poezio fare de Henri-Martin Barzun, Guillaume Apollinaire kaj Tristan Tzara.

  1. Prozo de l'Transsiberia Vagonaro

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in