Siouxsie Sioux | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Susan Janet Ballion |
Naskiĝo | 27-an de majo 1957 (67-jaraĝa) en Southwark |
Ĝenroj | Punka rokmuziko Post-punka muziko Gotika roko Nova ondo Alternativa roko |
Instrumentoj | Voĉa muziko, Gitaro, Piano |
Tipo de voĉo | Aldistino |
Aktivaj jaroj | 1976 – nuntempo |
Eldoninto | Polydor, Geffen Records, Sioux Records, W14 |
Parencaj temoj |
Siouxsie & the Banshees The Creatures |
Retejo | Siouxsie.com |
Siouxsie Sioux (realnome Susan Janet Ballion) estas la ĉefkantistino de angla rokgrupo Siouxsie and the Banshees kies famo kulminis dum la malfrua 1970-oj kaj frua 1980-oj. En 1981, kune kun sia kunulo Budgie, ŝi kreis flankprojekton nomita The Creatures, kiu, kiam The Banshees malfondiĝis en 1996, fariĝis sia ĉefa grupo. Ekde 2004, ŝi solludas kaj aperigis sian unuan soloan albumon: Mantaray.
Ŝi enkarniĝas unu el la plej fama figuro de la post-punka tempo, kaj influis muzike kiel aspekte tutan generacion en Eŭropo, Ameriko, kaj Japanio (vidu albumnomon Hai! de The Creatures). Multaj postvenaj muzikgrupoj klamis inspiriĝi de ŝia muzika verko: de la punkaj The Cure, alternativ-rokaj Garbage al la triphopaj Massive Attack, LCD Soundsystem aŭ Scissor Sisters inter aliaj. Ŝi ankaŭ faris rimarkitajn kunlaboraĵojn kun Marc Almond kaj Morrissey.