Skao

Skao estas ĝenro de muziko evoluinta en Jamajko en la 1960-aj jaroj. Mikso de Afrikdevena muziko (ekz. mentoo) kaj ritmenbluso. Karakterizata interalie de ripetfrazaj blovinstrumentoj. Skao poste evoluis al rokstedio kaj fine al regeo.

La komerce plej sukcesa grupo estis la Madness, en la 1980-aj jaroj. En Esperanto, la grupo Esperanto Desperado muzikas skae.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy