Skeaj Pordegoj | |
---|---|
urba pordego • mita loko | |
Verko | Iliado |
Informoj | |
La Skeaj Pordegoj (helene Σκαιαί πύλαι [Skajaj pulaj], «Okcidentaj pordoj») estis fabelaj pordoj de la muro kiu ĉirkaŭis la antikvan urbon Trojo. Probable tra ili, la mita ligna ĉevalo eniris la urbon.
Estas la sola pordo vere menciita de Homero en Iliado[1]. Ili kondukis al la greka batalkampo. Ili estis pordoj fermeblaj per bariloj[2]. La aŭtoro parolas pri ili ofte, kaj greka aŭ troja armeoj alproksimiĝis aŭ foriĝis ilin plurfoje. Tiuj pordoj, elirinte sur la ebenaĵoj de bataloj, estis la finofara bariero en la troja malantaŭeniro kaj ne transirebla parto de la muro por grekaj batalistoj kie ili ricevis la trojajn sagojn, laŭ Iliado.
Proksime de la pordoj, troviĝis fago[3] kio ŝajnis io grava por trojanoj. La dubinda verkisto Dareso el Frigio[4], sur la pordoj mem, bildigis ĉevalan kapon.
Krom la probabla transiro de la troja ĉevalo[5] danke al kiu, grekoj sukcesis eniri la urbon kaj gajnis la militon, Homero faris la pordojn kiel speciala loko kie oni disvolvadas gravajn eventojn dum la milito :
“ | Hektoro, jam ekster siaj loĝejoj, reiris tra belegaj konstruitaj kaj multhomaj stratoj, kaj, trairante la grandan Urbon, li alvenis al pordoj Skeoj tra kiuj li devos eliri al la ebenaĵo. Kaj lia edzino [...] alkuris antaŭ lin [...] Kaj li ridetis rigardante sian filon silente ; sed Andromaĥo, kunteniĝante plorante, prenis lian manon kaj parolis lin tiel :
-Malfeliĉulo, via kuraĝo perdigos vin ; kaj vi ne kompatiĝas nek al via fila infano, nek al mi, mizera, kiu estos baldaŭ vidva, ĉar Grekoj mortigos vin, ĉiuj impetante kontraŭ vin. Plibonigos por mi, post perdiĝi vin, ke mi sufere sepultiĝos, ĉar nenio konsilos min kiam vi plenumos vian destinon, kaj nur ceterigos miajn dolorojn. Mi ne plu havas nek mian patron nek mian respektindan patrinon [...] Mi havis sep fratojn en niaj hejmoj ; kaj ĉiuj malsupreniris unutage ĉe Hadeso, ĉar la dia Aĥilo, je rapidaj piedoj, mortigis ĉiujn [...] Kaj li kunportas kun la aliaj kadavroj, mian patrinon kiu reĝis Sub la Plakos[8] plantita kun arboj, kaj li forliberigis ŝin baldaŭ kontraŭ grava elaĉeta mono [...] Hektoro ! Vi estas por mi patro, respektinda patrino, frato kaj plenjuneca edzo ! Kompatiĝu ! Restu sur tiu turo ; ne orfigu vian filon kaj ne vidvigu vian edzinon. Kaj la granda Hektoro je movanta kasko respondis ŝin : —Certe, virino, tiuj maltrankvilaĵoj eniĝas ankaŭ al mi, sed mi timegus kruele trojanojn kaj trojaninojn kun longaj trenantaj peplosoj[9], se, kiel kovardulo, mi fluus la batalojn [...] Sed nek la estonteca malbono de la Trojanoj nek tio de Hekubo mem, de la reĝo Priam kaj de miaj fratoj kuraĝaj kiuj mortiĝos multe pro la batalistoj aliaflankaj, nenio afliktas min ol tio de vi, kiam unu grekulo kirasiĝa bronze forkaptos vian liberon kaj foriĝos vin plorante ! [...] Kaj, verŝajne, iu diros, vin vidante disverŝi viajn larmojn : —Tiu ĉi estis la edzino el Hektoro kiu estis la plej brava el trojanoj, ĉevalaj dresistoj, kiam li batalis ĉirkaŭ Trojo.
[...] Hektoro antaŭigis siajn manojn al sia filo, sed la infano malantaŭiĝis [...] Kaj la kara patro ridetis kaj ankaŭ la respektinda patrino. Kaj la egega Hektoro formetis sian kaskon kaj deponis ĝin brileganta sur la tero. Kaj li kisis sian karan filon, [...] lulante lin en siajn brakojn [...]. Li metis la infanon inter la brakojn de sia kara edzino, kiu ricevis lin sur sia parfumita mamo, plorante kaj ridetante ; kaj la batalisto, vidante tion, manokaresis ŝin [ ...] Kaj la kara edzino revenis al siaj hejmoj, rigardante malantaŭe kaj larmis. |
” |