Skeldo | |
---|---|
almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 350 km |
Akvokolekta areo | 21 860 km² |
Averaĝa trafluo | ... m³/s Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto rivero}} kaj korektu la artikolon) |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 95 m |
Enfluejo | Norda Maro |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | en Belgio |
Rivero en Eŭropo | |
Skeldo aŭ Sĥeldo estas rivero, kies fonto situas en Nord-Francio kaj kiu tra Flandrio preter Antverpeno fluas al la Norda Maro.
Flankaj riveroj: Scarpe, Haine, Leie (Lejo aŭ Liso), Dender, Durme, Rupel.
La fonto de Skeldo (nederlande: Schelde, france: Escaut) situas ĉe Gouy-Le-Catelet sur la altebenaĵo de Saint-Quentin. Ĝis la Flandra urbo Gento la rivero nomiĝas Supra Skeldo, poste Mara Skeldo aŭ Malsupra Skeldo. La tuta desupro de la rivero egalas 95 metrojn kaj la unuajn 79 m ĝi desupras en Francio.
En la Malsupra Skeldo estas relative granda diferenco inter la akvoniveloj alta kaj malalta pro la tajdoj en la Norda Maro. La Rejn-Moza Delto, nomita ankaŭ Rejn-Moz-Skelda Delto, estas riverdelto en Nederlando formita per la kunfluado de la riveroj Rejno, Mozo (en nederlanda: Maas) kaj Skeldo. Foje, la Skelda delto estas konsiderata aparta delto disde la Rejn-Moza Delto.