Skikurado

Skikurado
speco de sporto
Nordia skiadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:vintra sporto
vdr
Skia maratono en Tartu, Estonio

Skikurado estas sporta fako el la grupo de nordia skiado, kiu tre popularas kaj en hobia kaj en konkursa sportado. Temas pri antaŭenglitado sur neĝa ebenaĵo aŭ tre malmulte monteta tereno per skioj nur fiksitaj al la piedpintoj. Tia antaŭenglitado pli facilas, se jam ekzistas du paralelaj spuroj en la neĝo, kiujn la skianto simple sekvas, sed principe ĝi eblas ankaŭ en antaŭe netuŝita neĝo. La sportanto aldone antaŭenpuŝas sin per po unu bastono en ĉiu mano. Skikurado estas medicine ĝenerale rekomendebla sporto, ĉar preskaŭ ĉiuj homaj muskologrupoj aktivas kaj la artikoj ne estas trostreĉitaj. Se temas pri tute ne-konkursa kaj malrapida promeno sur tiaspecaj skioj, kies celo pli estas ĝui la ĉirkaŭan naturon ol ŝvitigi la korpon, la sporto foje ankaŭ nomiĝas skimigrado.

La plej gravajn konkursojn pri skikurado organizas la internacia federacio de skiado Fédération Internationale de Ski (FIS).

Inter la sportoj parencaj al skikurado estas la tiel nomata nordia kombino, kombino de skikurado kaj skisaltado, kaj biatlono, la kombino de skikurado kaj celpafado. La unua el tiuj variaĵoj ankaŭ konsideriĝas fako de nordia skiado, la dua ne kalkuliĝas en tiu kategorio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy