Skota lingvo

Skota lingvo
Scots
Mapo
lingvo • natura lingvomoderna lingvo
angla lingvaro
Parolata en Skotlando kaj la norda parto de Irlando
Parolantoj 90 000
Denaskaj parolantoj 1,5 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Anglofrisa
Angla lingvaro
Skota
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sco
  ISO 639-3 sco
  Glottolog scot1243
Angla nomo Scots
Franca nomo scots
Specimeno
Article 1 o' the Declaration o' the Richts o' Man: Aw the human beins are born free an' equals in dignity an' richts. They are endowed wi' reason an' conscience an' should act towards the others in a speireit o' breatherhood
Vikipedio
vdr
Oni nuntempe parolas dialektojn de la skota lingvo en regionoj de Skotlando kaj Nord-Irlando.
Kovrilo de libro de gramatiko de la skota lingvo.

La skota lingvo (skote Scots, "skota", aŭ Lallans "malalt-tera") estas okcidenta ĝermana lingvo parolata en Skotlando kaj la norda parto de Irlando, kie ĝi nomiĝas ulster-skota. Oni ne konfuziĝu inter la skota lingvo kaj la skotgaela lingvo. La gaela apartenas al la kelta lingvofamilio, sed la skota (ofte iom mise nomita "skotangla") estas ĝermana lingvo. La plej parencaj lingvoj al la skota estas la angla kaj la frisa. Plie, multaj skotaj vortoj estas samdevenaj kiel norvegaj, ekzemple bairn, norvege: barn ("infano"); flit, norvege: flytte ("movi", "moviĝi"); thole, norvege: tåle, ("toleri"), ktp.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy