Slava lingvaro | |
Bazaj informoj | |
Parolata en | orienta, suda, kaj norda eŭropo. |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Hindeŭropa |
Baltslava | |
Slava | |
Pralingvo | Praslava lingvo |
Pliaj trajtoj | |
Skribo | Cirila alfabeto, Latina alfabeto, Glagolita alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sla |
La slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi dividiĝas je la orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), la okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, kaŝuba, soraba lingvoj) kaj la suda (slovena, serbokroata, makedona, bulgara lingvoj) subgrupoj. La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute en 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.
Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. La eklezia slava lingvo estas la plej malnova skribita slava lingvo.