Sofistoj

Sofisto (en greka: σοφιστής, sofistes) estis instruisto en Antikva Grekio en la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.. Sofisto specialiĝis en unu aŭ pliaj fakoj, kiel filozofio, retoriko, muziko, atletiko kaj matematiko. Ili instruis areté – "virto" aŭ "elstareco" – ĉefe al junaj ŝtatestroj kaj nobeloj.

La greka vorto σοφός (sofos, saĝulo) estas rilata al la nomo σοφία (sofia, saĝo). Ekde la tempoj de Homero ĝi estas ofte referencata al fakulo en ties profesio aŭ metio. Ĉaristoj, skulptistoj, aŭ militfakuloj povis esti referencataj kiel sofoi en siaj okupoj. La vorto laŭgrade konotacias ĝeneralan saĝon kaj speciale saĝon en homaj aferoj kiel politiko, etiko, kaj hejmadministrado. Tio estis la signifo atribuita al la Sep saĝuloj de Grekio de la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K. (kiel Solono kaj Taleso el Mileto), kaj estas la signifo, kiu aperas en la historioj de Herodoto.

Inter plej gravaj sofistoj menciindas Protagoro, Gorgio kaj aliaj. Ĉar sofistoj ĝenerale ricevis monon pro siaj laboroj, ili ricevis kritikojn, kaj por la estontecoj estis konsideritaj kiel falsaj filozofoj kiu uzis sofismojn, nome falsajn argumentojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy