Sofoklo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Σοφοκλῆς | ||
Naskonomo | greke Σοφοκλῆς | |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 497/6 a.K. en Colonus | |
Morto | 406 aŭ 405 a.K. en Atene | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Familio | ||
Infanoj | Iofon, Ariston (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tragediverkisto dramaturgo verkisto vd | |
Laborkampo | Literaturo, dramo kaj politiko vd | |
Aktiva en | Antikva Grekio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Reĝo Edipo ❦ Edipo en Kolono ❦ Antigona ❦ Filokteto ❦ Ajakso ❦ Elektro ❦ Trachiniae ❦ Ichneutae vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sofoklo (en greka Σοφοκλῆς, Sofoklēs, ĉirkaŭ 497/6 a.n.e. – vintro de 406 aŭ 405 a.n.e.)[1][2] estis antikva greka dramisto (inter Esĥilo kaj Eŭripido, nome unu el tri klasikaj tragediistoj, kies verkitaj tragedioj survivis), pastro kaj politikisto de Ateno. Li estis ankaŭ generalo de la Atena Imperio dum la Peloponeza Milito, kaj dum sia servo, li estris kontraŭ la peloponeza insulo Samoso.
Li estas precipe konata pro sia abunda verkado. Li verkis 123 teatraĵojn. Liaj plej famaj verkoj estas la Tri Tebaj Tragedioj ('Reĝo Edipo', 'Antigona' kaj 'Edipo en Kolono'). Liaj unuaj verkoj estis verkitaj post tiuj de Esĥilo, kaj antaŭ aŭ samtempe kun tiuj de Eŭripido. Dum preskaŭ 50 jaroj, Sofoklo estis la plej celebrata dramaturgo en la teatraj konkurencoj de la urboŝtato Ateno kiuj okazis dum la religiaj festivaloj de Lenaia kaj de Dionizo. Li konkurencis en ĉirkaŭ 30 konkurencoj, venkis eble en 24, kaj neniam estis juĝita pli malsupre ol ĉe la dua rango. Esĥilo siaflanke venkis en 14 konkurencoj, kaj estis foje venkita de Sofoklo, dum Eŭripido venkis nur en 4 konkurencoj.[3]
La plej famaj tragedioj de Sofoklo aperigas la rolulojn de Edipo kaj de Antigona: ili estas ĝenerale konataj kiel la Tebaj Tragedioj, kvankam ĉiu verko estas fakte parto de diferenca tetralogio, kies aliaj membroj estas nune perditaj. Sofoklo influis la disvolviĝon de la teatra arto, ĉefe per aldono de tria aktoro, tiele reduktante la gravon de la ĥoro en la prezentado de la intrigo. Li disvolvigis ankaŭ la rolulojn al pli granda etendo ol pli fruaj dramaturgoj kiaj Esĥilo.[4]