Solano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Solanum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Solanum (en Esperanto Solano) estas granda kaj diversa genro de florplantoj, kiu enhavas, inter aliaj, du manĝoproduktojn de tre granda ekonomia gravo, nome la terpomon kaj la tomaton, krom alian ne tiom disvastigatan, la melongenon. Ĝi enhavas ankaŭ multenombrajn plantojn, kiuj estas kultivataj por ornamfloroj kaj fruktoj. Totale la genro enhavas ĉirkaŭ 1,500-2,000 speciojn.