Solvanto

Molekuloj de akvo (solvanto polara) solvanta jonon de natrio.

La solvantosolvilo estas substanco kiu solvas alian kemie malsaman likvan, solidan aŭ gasan substancon formante solvaĵon. Kutime la solvanto estas la komponanto ĉeestante en la solvaĵo en pli granda kvanto. La solvantoj estas kutime likvaj sed ankaŭ povas esti solidaj aŭ gasaj. Ekzemple en la reservujo de hidrogeno por veturiloj funkciantaj per fuelpilo, la gasa hidrogeno estas solvita en solida kristala materialo (MOF).

La kvanto da substanco kiu povas esti solvita en specifa volumo de solvanto varias kun la temperaturo.

La solvantoj estas parto de multnombraj aplikoj: gluoj, komponantoj de la farboj kaj lakoj (ekz., toluene, terebintoleo, acetono ), farmaciaj produktoj, parfumoj (etanolo) ktp. Solvantoj estas uzataj ankaŭ por la produktado de sintezaj materialoj.

La molekuloj de la solvanto interagas kun tiuj de la solvenda substanco kaj ĉirkaŭas ilin. Polaraj substancoj estas solvitaj de polaraj solvantoj ĉar estiĝas elektrostatikaj interagoj inter la dupolusoj. La solvantoj ne-polaraj solvas la substancojn ne-polarajn pro la interagoj inter la dupolusoj induktitaj.

Akvo estas solvanto por polaraj molekuloj kaj la plej ofta solvanto uzata de vivantaj substancoj. Ĉiuj jonoj kaj proteinoj en la ĉeloj estas solvitaj en akvo ene de la ĉelo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy