Somera Olimpiko 1936

XI Somera Olimpiko
Loko: Berlino ( Nazia Germanio)
Komenca dato: La 1-a de aŭgusto 1936
Fina dato: La 16-a de aŭgusto 1936
Oficiala malfermanto: Adolf Hitler
Olimpika flamo: Fritz Schilgen
Nombro de nacioj:
49
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
3 963
(3 632 / 331)
Nombroj de sportoj:
129 (19 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 1932 1940 →
Vintra olimpiko
← 1932 1940 →
vdr

La 11-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 1-a de aŭgusto 1936 ĝis la 16-a de aŭgusto 1936 en Berlino,  Nazia Germanio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Adolf Hitler, kaj la olimpika flamo estis flamata de Fritz Schilgen.

La Internacia Olimpika Komitato estis ja maltrankviligita pro kreskanta forto de faŝismo en Germanio, sed rilate al sukceseco de vintra olimpiko, kiu ankaŭ okazis en Germanio, Berlino fine fariĝis la gastiganta urbo.

Multe da landoj proponis bojkoti tiun ĉi olimpikon, sed fine unusola lando, kiu vere mankis, estis Hispanio, pro enlanda milito, kiu tiutempe paralizis la landon.

La ludojn malfermis Adolf Hitler en la dum du jaroj monumentece konstruita Olimpika stadiono de Berlino kaj kelkaj teamoj eĉ dum bonveniga ceremonio salutis Hitleron per hitler-saluto. Stelulo de la ludoj estis spite al tiu ĉi harmoniigo afrik-usonano Jesse Owens. Owens ridindigis la teorion de Hitler pri arja supereco, kiam li gajnis kvar orajn medalojn en kuro je 100 kaj 200 metroj, en longosalto kaj en stafetkurado 4x100 metroj.

La potenca germana teamo subtenata de la registaro superis la tabelon kun 33 oraj medaloj. Post Germanio sekvis Usono kun 24 kaj Hungario kun 10 oraj medaloj.

En Berlino oni unuafoje batalis je olimpika oro en kajakado-kanuado, basketbalo kaj subĉiela manpilkado.

La Dua Mondmilito interrompis kontinuecon de la ludoj kaj la venontaj okazis nur en la jaro 1948.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy