Somera Olimpiko 2004

XXVIII Somera Olimpiko
Malferma ceremonio
Loko: Ateno ( Grekio)
Komenca dato: La 13-a de aŭgusto 2004
Fina dato: La 29-a de aŭgusto 2004
Oficiala malfermanto: Konstantinos Stefanopulos
Olimpika flamo: Nikolaos Kaklamanakis
Olimpika ĵuro: Zoe Dimosĥaki
Nombro de nacioj:
201
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 625
(6 296 / 4 329)
Nombroj de sportoj:
301 (28 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 2000 2008 →
Vintra olimpiko
← 2002 2006 →
vdr

La 28-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 13-a de aŭgusto 2004 ĝis la 29-a de aŭgusto 2004 en Ateno,  Grekio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Konstantinos Stefanopulos, kaj la olimpika flamo estis flamata de Nikolaos Kaklamanakis.[1]

Sed vere la Olimpikaj Ludoj komenciĝis jam du tagojn antaŭ sia oficiala inaŭguro, la 11-an de aŭgusto 2004, en la urbo de Tesaloniko. Ateno estis elektita en 1997 (pliaj kandidataj urboj estis Romo, Kaburbo, Stokholmo kaj Bonaero.

La futbalaj teamoj de viroj kaj virinoj ekludis dum la ĉefprovo la 11-an de aŭgusto, malfermante neoficiale la 28-ajn modernajn Olimpikojn, la plej grandan mondan sportfeston, en la lando, kie la Ludoj origine naskiĝis, en la jaro 776 a.K.

70.000 spektantoj ĉeestis la finan provon de la inaŭgura festo en la Olimpika Stadiono de Ateno. La prezidantino de la Organiza Komitato "Ateno 2004", Jana Angelopulu (Yianna Angelopoulou), esprimis sian kontenton kaj deklaris: "Ni surprizos vin". Ŝi ankaŭ eksplikis, ke "la ceremonio rakontos la historion de antikva Grekio, kie la Olimpikoj naskiĝis, pere de muziko, dancado kaj aliaj okazaĵoj."

La direktoro de la festo, Dimitrios Papaioanu, klarigis, ke "la homaj korbato kaj kurado estas la elementoj, kiuj karakterizas la ceremonion. Ni uzas sonojn, kiuj genereblas nur en Grekio... Ni prezentos la evoluon de homa konscio. Ni komencas per la mitologio kaj ni atingas logikon. Tiel, ni priskribas la helenan miraklon. Iamomente, ni honoras amoron... Poste, ni prezentas la modernajn Olimpikojn kaj la internacian vojaĝon de la Olimpika Flamo." Preskaŭ 4.000 homoj partoprenis la oficialan malferman feston la 13-an de aŭgusto 2004, kiu daŭris 3,5 horojn.

Kvankam la grekoj estis feroce kritikataj dum la 7-jara periodo de sia Olimpika preparado pro sia prokrastemeco kaj ĝeneralaj sekurecaj zorgoj, la internaciaj amaskomunikiloj kaj la Internacia Olimpika Komitato (IOK) nun esprimas kontenton je la nivelo de la instalaĵoj kaj organizado. La prezidanto de IOK Jacques Rogge (Ĵak Rog) komentis, ke la promesoj estas plenumitaj kaj la grekoj heredos la instalaĵojn.

Grekio ricevis la rajton pri la organizado de la Olimpikoj kiel kompenson, ĉar ĝi ne ricevis la rajton pri la organizado de la Someraj Olimpikoj 1996. Tiam estis la centjara datreveno de Olimpikaj ludoj en la novepoko.

La Internacia Olimpika Komitato (en la angla: IOC) atendis rekordan nombron de partoprenantaj ŝtatoj (202).

  1. komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy