Somera Paralimpiko 2020

Logo
Logo de Somera Paralimpiko 2020

La Someraj Paralimpikaj Ludoj de 2020 (japane :東京 2020 パ ラ リ ン ピ ッ ク 競技 大会) estas la 16-aj Paralimpikaj Ludoj. La Ludoj komenciĝis la 24-an de aŭgusto 2021 en Tokio, kiu estis anoncita kiel la Ludgastiganto la 7-an de septembro 2013 kaj tiel fariĝis la unua urbo gastiganta la Ludojn dufoje post gastigado de la Duaj Paralimpikaj Ludoj en 1964. La devizo, kiu reprezentas la ludojn, estas: "Malkovru Morgaŭ" (japane: 未来 (あ し た) を つ か も う).

Konsiderante la kondiĉojn de la Koronvirusa pandemio, oni decidis fare de la Organiza Komitato de la Ludoj, ke la Internacia Olimpika Komitato kaj la Internacia Paralimpika Komitato prokrastu la daton de la ludoj de somero 2020 al 24-a de aŭgusto ĝis 5-a de septembro 2021. Tamen oni decidis ankaŭ, ke ne okazos ŝanĝo en la nomo de la ludoj. [1] [2] En 2021 oni decidis, ke la ludoj estus sen spektantaro.

  1. "JOINT STATEMENT FROM THE INTERNATIONAL OLYMPIC COMMITTEE AND THE TOKYO 2020 ORGANISING COMMITTEE", Internacia Olimpika Komitato, 24a de Marto 2020.
  2. "IOC, IPC, TOKYO 2020 ORGANISING COMMITTEE AND TOKYO METROPOLITAN GOVERNMENT ANNOUNCE NEW DATES FOR THE OLYMPIC AND PARALYMPIC GAMES TOKYO 2020", Internacia Olimpika Komitato, 30a de Marto 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy