Sonda raketo

Sonda raketo Black Brant XII lanĉita el Wallops Flight Facility.

Sonda raketo estas raketo desegnita por porti instrumentojn kaj fari mezurojn kaj poresplorajn eksperimentojn dum sia sub-orbita flugado.

La raketoj estas ofte uzataj por ricevi indikojn aŭ porti instrumentojn de 50 ĝis 1500 km super la surfaco de la Tero, alto ĝenerale inter tiu atingebla de balonoj kaj satelitoj; la maksimuma alto atingebla de balonoj estas proksimume 40 km kaj la minumuma alto atingebla de satelitoj estas 120 km. Iuj sondaj raketoj, kiel Black Brant, havas apogeon inter 1000 kaj 1500 km, sufiĉe por atingi malaltan teran orbiton (LEO). Sondaj raketoj ofte uzas superfluajn militajn rektojn.[1]

  1. Marconi, Elaine M. (April 12, 2004). What is a Sounding Rocket?. Research Aircraft. NASA.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy