Soricomorpha

Soricomorpha (el greka "sorik-forma") estas iam uzata taksono ene de la klaso de mamuloj. En la pasinto ĝi formis gravan grupon ene de iama ordo de Insectivora. Tamen, Insectivora estis polifiletika kaj variaj novaj ordoj estis disigitaj el tiu, kiel Afrosoricida (Tenrecedoj, Ĥrisoĥloredoj, Potamogaledoj), Makrosceliduloj (elefantaj sorikoj), kaj Erinacedoj (erinacoj kaj galericenoj), kaj la kvar restantaj familioj de Soricomorpha estis traktataj kiel aparta ordo. Insectivora estis malplenigita kaj distribuita.[1]

Vivantaj membroj de grupo gamas laŭ grando el la Etruska soriko, de ĉirkaŭ 3.5 cm kaj 2 gramoj, ĝis Kuba solenodono, de ĉirkaŭ 32 cm kaj 1 kg.

  • Soricomorpha
  1. Hutterer, R. (2005). "Order Soricomorpha". En Wilson, D.E.; Reeder, D.M. (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. pp. 220–311. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy