Sorio | |||
hispane Soria | |||
urbo | |||
Sorio,Plaza Mayor kaj fontano de la leonoj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Soria | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | Provinco de Sorio | ||
Historia regiono | Numanco | ||
Montaro | Ibera montaro | ||
Memorindaĵoj | Monaĥejo de Sankta Johano, Kunkatedralo de Sorio, Ermitejo de Sankta Saturio | ||
Muzeo | Muzeo Numantino de Soria | ||
Rivero | Doŭro | ||
Situo | Sorio | ||
- alteco | 1 065 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 46′ 00″ N 02° 28′ 00″ U / 41.76667 °N, 2.46667 °U (mapo) | ||
Areo | 272,00 km² (27 200 ha) | ||
Loĝantaro | 39 528 (2005) | ||
Denseco | 145,32 loĝ./km² | ||
Fondo | 4-a jarcento a.K. | ||
- reloĝigo | 1110 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 42001- 42005 | ||
ISO 3166-2:ES | ES-SO | ||
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
| |||
Situo enkadre de Provinco de Sorio
| |||
Vikimedia Komunejo: Soria | |||
Retpaĝo: www.ayto-soria.org | |||
Sorio (Soria hispane; [SOrja]) estas urbo de Hispanio en la norda parto de la Centra Altebenaĵo de tiu lando, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi enhavas nur 38.881 loĝantojn, do malmulte por provinca ĉefurbo (INE, 2017), kaj tiele ĝi estas la malplej loĝata provinca ĉefurbo de Kastilio-Leono kaj la dua de la tuta Hispanio, post nur Teruelo; tamen ĝi enhavas 43,7% de la provinca loĝantaro, kio indikas ke ankaŭ la provinco samnoma estas klare la malplej loĝata en la lando.