Star Alliance
|
|
Fondojaro: |
1997
|
Membraj kompanioj: |
vidu maldekstre
|
Aviadiloj sume: |
pli ol 4 100
|
Sidejo: |
Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio)
|
Retejo: |
www.staralliance.com
|
La Star Alliance (angle, en esperantlingva traduko "stela alianco") estas aviada alianco de nuntempe 28 flugkompanioj (stato 30-a de junio 2010), fondita en 1997. Kadre de la alianco Star Alliance ĉiutage okazas proksimume 21 200 pasaĝeraj flugoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 4 176 aviadilojn kaj ĉiujare transportas plimalpli 636 milionojn da pasaĝeroj.[1] La organizaĵo sekve estas la tutmonde plej granda flugkompania alianco.
- ↑ Star Alliance (stato julio 2010): „membraj kompanioj de la Star Alliance“ (ĉi tie germanlingve)