Stela nokto | |
Vincent van Gogh, 1889 | |
oleo sur kanvaso | |
73 × 92 cm | |
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko | |
Stela nokto estas olepentraĵo sur kanvaso de 92 je 73 cm de la nederlanda pentristo Vincent van Gogh. Ĝi reprezentas tion, kion povis vidi Van Gogh de sia ĉambro en la malsanulejo Saint-Paul-de-Mausole en Saint-Rémy-de-Provence maje de 1889. Ofte prezentita kiel la plej granda verko de Van Gogh[1], la pentraĵo estis kopiita multfoje, kaj verŝajne unu el liaj plej konataj pentraĵoj[2][3].
Jan Hulsker estas la aŭtoro de agnoskita katalogo de la verkaro de van Gogh,[4] publikigita en 1978, reviziita en 1989 kaj denove en 1996. Liaj katalogciferoj estas antaŭataj de 'JH': tiel JH1731 referencas al la olepentraĵo de 1889 nome "Stela nokto" (nome antaŭe katalogita de Jacob Baart de la Faille kiel F612).