Steligo

En geometrio, steligo estas unu el manieroj de konstruado de novaj plurlateroj en du dimensioj, novaj pluredroj en tri dimensioj, aŭ, ĝenerale, novaj hiperpluredroj en n dimensioj. La procezo konsistas de etendado de la eroj de rando de la fonta figuro (latero, edro, ...), kutime en simetria maniero, ĝis kiam ili renkontas unu la alian denove. La nova figuro estas steligo de la fonta.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy