Stellan Engholm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1899 en Stokholmo |
Morto | 25-an de januaro 1960 (60-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Infanoj | 0 |
Okupo | |
Okupo | verkisto esperantisto tradukisto |
Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960)[1] estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika en Dalekarlio.
Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero kaj la duvoluma Infanoj en Torento, li akiris grandan popularecon. Lajos Tárkony skribas pri lia unua libro, Al Torento, en Enciklopedio de Esperanto (EdE): ”Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton”. Vivo Vokas estas pli malfrua verko de Engholm.
Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Tárkony en EdE denove:
Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis Gösta Berling, La Mono de Sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo – ĉiuj de Selma Lagerlöf – Per Balono al la Poluso – taglibro de Andrée-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun Paul Nylén – Ekspedicio Kon Tiki de Thor Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte kaj La Pasko de August Strindberg.
Inter 1943 kaj 1952 li redaktis kaj eldonis la revuon Malgranda Revuon, por kiu li ankaŭ mem tradukis kaj skribis.