![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri neoficiala monunuo. Por astro eliganta lumon rigardu la paĝon Stelo. Por renkontiĝo "STELO" legu la artikolon Listo de Esperanto-renkontiĝoj de Sovetunio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Stelo (apartigilo). |
En la Esperanto-kulturo, stelo estas internacia monunuo, uzata ĉefe en la Esperanto-movado. Unua tia monunuo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo en la 1940-aj jaroj kaj de ĝi aperis moneroj el diversaj metaloj. Alia samnoma monunuo uziĝis dum ĉefe junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo kaj Brazilo en la 2010-aj jaroj. En la videokurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.