Stephen Harper

La Tre Hon.
Stephen Harper PK, MP, MA
Ĉefministro de Kanado
Persona informo
Stephen Joseph Harper
Naskonomo Stephen Joseph Harper
Naskiĝo 30-an de aprilo 1959 (1959-04-30) (65-jaraĝa)
en Toronto
Religio Kristana kaj Misia Alianco vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Kalgario vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalgario
John G. Althouse Middle School (en) Traduki
Richview Collegiate Institute (en) Traduki
The Royal Conservatory of Music (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa Partio de Kanado (2003–)
Kanada Alianco (2002–2003)
Reforma Partio de Kanado (1987–1997)
Progresema Konservativa Partio de Kanado (1985–1987)
Liberala Partio de Kanado (–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Stephen Harper
Familio
Edz(in)o Laureen Harper (1993–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ekonomikisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
22-a ĉefministro de Kanado
Dum 6-a de februaro 200619-a de oktobro 2015
Antaŭulo Paul Martin
Sekvanto Justin Trudeau
Deputito por Kalgario Okcidenta
Dum 1993-1997
Antaŭulo Jim Hawkes (Prog-Konservisma)
Sekvanto Rob Anders (Reformista)
Estro de la Kanada Alianco
Dum 2002–2003
Antaŭulo John Reynolds (provizora)
Sekvanto (La partio kuniĝis kun la Progresisma Konservativa Partio de Kanado por krei la Konservisman Partion de Kanado)
Deputito por Kalgario Sudokcidenta
Dum 2002-
Antaŭulo Preston Manning (Kanada Alianco)
Opoziciestro
Dum 2002-2004
Antaŭulo John Reynolds
Sekvanto Grant Hill
2-a periodo
Dum 2004–2006
Antaŭulo Grant Hill
Sekvanto Bill Graham
Estro de la Konservisma Partio
Dum 2004-
Antaŭulo John Lynch-Staunton (provizora)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stephen Joseph HARPER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1959 en Toronto (Ontario)) estis la 22-a ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservisma Partio de Kanado. Li iĝis ĉefministro post kiam li gvidis la konservistojn al minoritata venko en la federacia balotado de januaro 2006, kiu finigis pli ol dekdu-jaran regadon far la Liberala Partio de Kanado.

Harper estis federacia deputito por la elektodistrikto Kalgario Sudokcidenta en Alberto ekde 2002, jam estinte deputito por Kalgario Okcidenta de 1993 ĝis 1997. Laŭ kanada kutimo, kiel ĉefministro, li ekhavis la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.

Kiel fondinta membro de la Reformista Partio, li finis sian unuan deĵoron kiel deputito por gvidi la Nacian Koalicion de Civitanoj. En 2002 Stephen Harper transprenis de Stockwell Day estradon de la Kanada Alianco kaj revenis al la Ĉambro de Deputitoj kiel Opoziciestro. En 2003 li atingis interkonsenton kun Peter MacKay, estro de la Progresisma Konservisma Partio de Kanado, kunigis la Kanadan Aliancon kun la Progresisma Konservisma Partio por formi la Konservisman Partion de Kanado. Li elektiĝis la unua ne-provizora partiestro en marto de 2004.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy