Stifto | ||
---|---|---|
speco de maŝinelemento vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Stifto estas metala vergeto, uzata por kunfiksi du pecojn per junto, aŭ metala peceto, kiu en sistemo akso/lagro malhelpas la relativan rotacion aŭ ŝoviĝadon (laŭ PIV).
Porkonektaj stiftoj estas uzataj en viraj elektraj konektiloj cilindraj [1] (aparte ankaǔ pri "terstifto" en francaj konektingoj) aŭ paralelepipedaj.
Stiftaj juntoj estas uzataj por fiksaj malmunteblaj aŭ ne malmunteblaj kunigaĵoj. Laŭ formo la stiftoj povas esti cilindraj, konusaj aŭ folditaj.
Cilindraj stiftoj estas uzataj por kunigo de du elementoj, kiujn oni bezonas de tempo al tempo dismunti. Fabrikataj specoj:
Konusaj stiftoj estas uzataj por la samaj celoj kiel la cilindrajn stiftojn. Ili havas konusecon 1:50 kaj tenas sin en la truo per froto. La froto estiĝas per premo sur konusan surfacon dum frapopuŝo de la stifto en truon. Ekzistas jenaj specoj:
Malavantaĝo de juntoj kun stifto estas la malfortigo de la ŝafto per la truo. Pro tio oni elektas la diametron de la stifto d < aŭ = D/3, kie D estas diametro de la ŝafto aŭ pivoto. Pli konvena stifta junto (per kiu la ŝafto ne estas tro malfortigita), estas junto per intera stifto kaj junto kun tanĝante enborita stifto.
Folditaj cilindraj stiftoj havas tri laŭlongajn foldojn, kiuj estas enpremitaj en ilia cilindra surfaco laŭ la tuta longo de stifto, aŭ nur ĝis mezo de ĝia longo. La foldoj estas nur perimetre supraĵe de la stifto. Dum enfrapado en la truon, la akraĵoj de la foldoj entranĉas sin en materialon de la alia elemento; per tiu la stifto estas sekurigita kontraŭ loziĝo. Foldita stifto estas pli malmultekosta, ĉar ĝi estas fabrikata el tirita ronda ŝtalostango. La diametro de la stifto kaj de la truo estas malpli precizaj, tial oni uzas ilin tie, kie estas permesata malpli severa precizo.
Stifta junto-kutime portas tiron aŭ tordan momanton, dum kiu en ambaŭ kazoj la stifto estas streĉata per tranĉo. Per enfrapo de stifto ekestas certa antaŭstreĉo.