Stutgarto | ||||||
| ||||||
urbego • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • financa centro • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • ĉefurbo de germania federacia lando | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo ("urba distrikto") | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0711 | |||||
Poŝtkodo | 70173–70619 | |||||
Aŭtomobila kodo | S | |||||
Oficiala Municipokodo | 08111000 | |||||
NUTS | DE111 | |||||
LOCODE | DE STR | |||||
Subdivido | 23 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 152 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Nopper | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 70173 Stuttgart | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 632865 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)48.77759.18Koordinatoj: 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 247 m | |||||
Areo | 207,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stuttgart.de | |||||
Stutgarto[1] aŭ Ŝtutgarto[2] (germane Stuttgart, alemane Schdùagert) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 632 865 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.