Subprefekto

La subprefekto (franclingve sous-préfet) estas franca ŝtatoficisto, kiu reprezentas la ŝtatajn interesojn ĉe ĉiu franca arondismento. Li devas precipe kontroli la laŭleĝecon de la decidoj de la komunumoj en sia arondismento.

La subprefekto estas la subalterna delegito de la prefekto de sia departemento. Li estas ankaŭ helpita de la regiona prefekto de sia regiono.

La urbo kie loĝas la subprefekto estas la subprefektejo, ofte la plej granda urbo de la arondismento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy