Sud-Orienta administra arondismento (ruse Юго-Восточный административный округ) estas arondismento de Moskvo, situanta en sud-orienta urboparto. Laŭ la censo de 2010,[1] ĝia populacio estis 1 318 885 loĝantoj, pli ol la nombro de 1 109 121 registrita dum la censo de 2002.[2] Tio kontraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", pri kiu en junio 2011 raportis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[3] La loĝantoj vivas sur areo de 117,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 435 loĝantoj/km².
- ↑ oficialaj informoj pri la censo de 2010 (ruse)
- ↑ informoj pri la censo de 2002 en formato Excel, arkivigitaj laŭ la stato de januaro 2024 (ruse)
- ↑ artikolo de Le Monde diplomatique en Esperanto el junio 2011 pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010" (esperante)