Sudamerika plato

la plej grandaj platoj - la sudamerika plato violkolora

La Sudamerika plato estas inter la plej grandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la tutan kontinenton Sudameriko kaj grandan parton de la suda Atlantika Oceano. Ĉe la la kontinentaj marbordoj al la Pacifika Oceano kaj la Karibia Maro la litosfera limo praktike identas kun la marbordo.

La Sudamerika plato limas kun la karibia plato (en nordokcidento), la nordamerika plato (nordo), la afrika plato (oriento), la antarkta plato (sudoriento), la skotia plato (sudo), ree la antarktika plato (sudokcidento) kaj la Nazca-plato (okcidento).

Eventuale en la tuŝaj zonoj al la grandaj najbaraj kontinentaj platoj ankoraŭ ekzistas iuj pliaj etaj platoj; ilia ekzisto tamen ne jam sendube pruviĝis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy