Sueza Kanalo

Sueza Kanalo
navigkanalo [+]

LandoEgiptio

Supermara altecom [+]
Koordinatoj30° 42′ 18″ N, 32° 20′ 39″ O (mapo)30.70532.344166666667Koordinatoj: 30° 42′ 18″ N, 32° 20′ 39″ O (mapo) [+]

Longo193,3 km (120 mi)

Ekkonstruo25-a de aprilo 1859
Finkonstruo17-a de novembro 1869

KomencoPort Saido
FinoSuez Port d:Q6349617

Sueza Kanalo (Egiptio)
Sueza Kanalo (Egiptio)
DEC
Map
Sueza Kanalo

Vikimedia Komunejo:  Suez Canal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Sueza kanalo en la mapo
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la sueza kanalo.
Maposkizo
Suez Canal Bridge.jpg
Ponto Mubarak sur la Sueza Kanalo

La Sueza Kanalo (arabe قناة السويس‎ Qanāt al-Sūwais) estas marnivela kanaloakvovojo en Egiptio, kiu ligas la Mediteraneon (ĉe Port Said) kaj Ruĝan Maron (ĉe Suezo). En longo de 163 km ĝi transas 113 km larĝan Suezan Terkolon. Ĝi estis malfermita en Novembro 1869 post 10 jaroj de konstruado.

La kanalo nun formas la limlinion inter Azio kaj Afriko, sed la graveco de la kanalo estas ke ĝi ebligas ŝipiradon inter Eŭropo kaj Suda Azio sen ĉirkaŭnavigado de Afriko laŭ la Bonespera Kabo kaj la ŝtormema Atlantiko, tiel mallongigante kaj signife malaltigante la vojon, tiel malpliigante la marveturadan distancon inter Eŭropo kaj Hindio je ĉirkaŭ 7,000 kilometroj kaj rezulte malaltigante la kostojn de internacia komerco.

La norda finejo estas Port Said; la suda finejo estas Port Tewfik ĉe la urbo Suez. Ismailia estas ĉe ties okcidenta bordo, 3 km el duonvoja punkto.[1] En 2012, 17,225 ŝipoj traveturis la kanalon (47 por tago).[2]

Kiam ĝi estis konstruita, la kanalo estis 164 km longa kaj 8 m profunda. Post kelkaj plilarĝigoj, ĝi iĝis 193.30 km longa, 24 m profunda kaj 205 m larĝa.[3] Ĝi konsistas el la norda enira kanalo de 22 km, la kanalo mem de 162.25 km kaj la suda alira kanalo de 9 km.[4]

La kanalo estas ununura akvovojo kun alpasejoj ĉe la "Ballah Alpasejo" kaj la Amara Lago.[5] Ĝi ne enhavas kluzojn; maraakvo fluas libere tra ĝi. Ĝenerale, la kanalo norde de la Amaraj Lagoj fluas norden vintre kaj suden somere. La akvofluo sude de la lagoj ŝanĝas pro la tajdo ĉe Suez.[6]

La kanalo estas posedata kaj administrata de la Suezkanala Aŭtoritato[7] (SCA) de Egiptio. Laŭ internacia traktato, ĝi povas esti uzata "en temo de milito same kiel en tempo de paco, de ajna komerca aŭ milita ŝipo, sen distingo de flago."[8]

En Aŭgusto 2014, oni entreprenis konstruadon de dua kanalo ĉe duono de la kanalvojo, koste de 8.4 miliardoj da usonaj dolaroj, por pliigi la kanalan enhavkapablon. Oni aranĝis monkolekton per eldono de interes-portantaj investatestiloj nur por egiptaj entoj kaj individuoj kaj la celita kvanto estis atingita dum nur ses labortagoj. Oni supozas, ke la etendigo duobligos la enhavkapablon de la Sueza Kanalo el 49 al 97 ŝipoj tage. Oni esperas, ke la konstruado de la projekto daŭros unu jaron.[9]

La vojaĝo laŭlonge de la kanalo daŭras 11 ĝis 16 horojn. Komercaj ŝipoj bezonas lokan piloton, ĉar la navigado estas malfacila.

  1. Suez Canal guide. Marine Services Co. Arkivita el la originalo je 2010-08-11. Alirita 2-a de aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-11. Alirita 2015-01-25.
  2. Yearly Number & Net Tone by Ship Type,Direction & Ship Status. Suez Canal. Arkivita el la originalo je 2010-02-15. Alirita Apr 23, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-15. Alirita 2015-01-25.
  3. Canal Characteristics. Suez Canal Authority (2010). Arkivita el la originalo je 2009-03-22. Alirita 2a Aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-22. Alirita 2015-01-25.
  4. Characteristics of the canal. Arkivita el la originalo je 2009-03-09. Alirita 2021-08-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-09. Alirita 2021-08-20.
  5. Suez Canal Authority
  6. (1995) The Red Sea Pilot. Imray Laurie Norie & Wilson, p. 266.
  7. Official Web Site of the Suez Canal Authority.
  8. Konstantinopola Konvencio de la Sueza Kanalo de 2a de Marto 1888 ankoraŭ valida kaj specife retenita en la Ŝtatiga Leĝo de Nasser.
  9. "New Suez Canal project proposed by Egypt to boost trade", 'Cairo News.Net'. Kontrolita 7a de Aŭgusto 2014.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy