Sulaveso | ||
---|---|---|
Politika mapo de Sulaveso | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Grandaj Sundaj Insuloj | |
Geografia situo | 2° 8′ S, 120° 17′ O (mapo)-2.1333333333333120.283333333333478Koordinatoj: 2° 8′ S, 120° 17′ O (mapo) | |
Areo | 174 600 km² | |
Plej alta loko | Rantemario 3 478 m | |
Loĝantaro | 16 000 000 (2005) 92 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Makassar (plej granda loko) | |
Topografia mapo | ||
Sulaveso, aŭ Sulaŭesio[1] (indonezie Sulawesi), ankaŭ nomata en Eŭropo Celebeso[2], estas unu el la plej grandaj insuloj de Indonezio. Laŭ grandeco ĝi estas la 11a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 174 600 km². La insulo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 15 milionoj kaj estas administracie dividita en ses provincoj:
En la sudo situas Makassar (la antaŭa Ujung Pandang), la ĉefurbo de Sulaveso, kie antaŭ ĉio vivas Buginezoj kaj Makassaranoj. Makassar estis grava havenurbo por la nederlandanoj dum la tempo de la VOC. Multe de la spicoj el la Molukoj estis transportitaj tra ĉi tiu havenurbo al Eŭropo. Makassar hodiaŭ antaŭ ĉio estas konata pro ĝiaj or-forĝistoj.
En la montara centro de Sulaveso situas Toraĝalando, area fama pro ĝia speciala arkitekturo, ĝiaj entombigaj ritoj kaj ĝia kafo.
En la nordo troviĝas la regiono Minahasa kaj la urbo Manado. Ĉi tiu regiono estas unu el la malmultaj regionoj de Indonezio kie la loĝantaro preskaŭ tute estas kristana. La tie parolata lingvo, estas intermiksita per nederlandaj vortoj. Antaŭ la bordo situas la vulkana insulo Manado Tua ('Malnova Manado') kaj belega submarejo. Bunaken estas unu el la pli konataj insuletoj de ĉi tiu regiono.
Koordinatoj: 2° 9′ S; 120° 17′ E Mapo
Biogeografie la insulo apartenas al la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Sulaveso estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.