La suna vento aŭ sunvento estas fluo da plasmo ĉefe konsista el jonoj kaj elektronoj, elĵetitaj el la alta atmosfero de Suno. Tiu fluo varias en temperaturo kaj rapideco laŭ la suna aktiveco dum la suna ciklo. Koncerne al aliaj steloj, oni parolas ĝenerale pri stela vento.
La komponiĝo de la suna plasmo estas sama kiel tiu, de la suna korono, 73 % da hidrogeno kaj 25 % da heliumo. Suno elĵetas ĉirkaŭ 109 kilogramojn ĉiu sekundo. En la korono, je temperaturo de 1 000 000 K, la hidrogenaj atomoj estas jonigitaj, kaj elĵetitaj kun rapideco de 400 ĝis 800 km/sec.
La suna plasmo suferas la influon de magneta kampo: la fluo estas pli rapida en la koronaj truoj (ĉe la sunaj polusoj, tie, kie la kampaj linioj estas perpendikularaj al la suna surfaco). Male, la suna vento estas malpli rapida ĉe la suna ekvatoro.
La suna vento ankaŭ influas la formon de la suna magneta kampo. Pro la kombino de ĝia elĵeta movo kun la suna rotacio, la linioj de la magneta kampo sekvas spiralon, tiel nomata spiralo de Parker, laŭ Eugene Parker, usona astrofzikisto kiu teoriis pri la suna vento en la 1950-aj jaroj.