Super Bowl

Super Bowl
emblemo
ĉampionkonkurso • recurring sporting event edition
Lando Usono
Fondita en 1967
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

En profesia usona piedpilkado, la Super Bowl (prononcita: SUPer BOL) estas ĉiujara konkurso por determini la ĉampionon de la National Football League (Nacia Futbala Ligo, mallongigo: NFL). La konkurso kaj flankaj festoj, kiu ĉiam okazis je vintra dimanĉo estas nomata Super Bowl Sunday (~Superboŭla Dimanĉo), kaj estas neoficiala festotago en Usono.

La konkurso komenciĝis en januaro de 1967 (nomata AFC-NFC World Championship Game), kiam la NFL-a ĉampiona teamo konkursis kontraŭ la pli nova American Football League (Amerika (Usona) Futbala Ligo). Kiam la du ligoj kuniĝis en 1970, la Super Bowl estiĝis la ĉampiono-konkurso.

La Super Bowl estas unu el la plej spektataj televidaj elsendaĵoj el Usono ĉiujare, kiu logas multajn firmaojn por elspezi milionoj da dolaroj por reklamoj. Ankaŭ, multaj popularaj kantistoj kaj muzikistoj estas ludata dum la antaŭludaj kaj mezludaj ceremonioj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy