Supera Soveto de Sovetunio | |||||
---|---|---|---|---|---|
duĉambra parlamento | |||||
Komenco | 12-a de januaro 1938 | ||||
Fino | 26-a de decembro 1991 vd | ||||
Antaŭe | Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio vd | ||||
Poste | Kongreso de Popolaj Deputitoj vd | ||||
Lando(j) | Sovetunio vd | ||||
Sidejo | Moskvo, Sovetunio | ||||
| |||||
Posedatoj | Palace of the Soviets (en) vd | ||||
Retejo | [http:// Oficiala retejo] | ||||
La plej supera ŝtata organo de Sovetunio, la Supera Soveto - ruse Верховный Совет, [prononco "verĥovnij savjet"] - ampleksis du samrajtajn parlamentajn ĉambrojn, la Unian Soveton kaj la Naciecan Soveton, kiuj havis samajn kunsidoperiodojn kaj ĉiun kvinan jaron elektiĝis de la civitanoj de Sovetunio.
La Supera Soveto kunvenis dufoje dum unu jaro. Li el siaj membroj elektis 24 membrojn en la estraron (prezidantaron) de la Supera Soveto, al kiu krome laŭdifine apartenis la la prezidantoj de la Superaj Sovetoj de la unuopaj uniaj respublikoj. La estraro de la Supera Soveto estis konstanta legislativa organo de la ŝtato, kaj ties prezidanto plenumis la oficon de ŝtatestro. Krome la Supera Soveto elektis la Konsilion de Ministroj aŭ Soveton de Ministroj (ĝis la 16-a de marto 1946 nomata Soveto de Popolaj Komisaroj), kiu konstigis la ekzekutivan kaj administran parton de la registaro.