Superlativo

Superlativo estas unu el la gradoj de adjektivojadverboj, per kiu oni esprimas limigitan (en unu grupo) aŭ absolutan (en tuta sia speco) ekstremon de la eco. En kelkaj lingvoj, kiel la latina, la superlativo estas farita per sufikso, en aliaj, kiel en la franca lingvo kaj Esperanto, analize per vorta konstruo. En Esperanto oni faras superlativon per vortetoj (LA) (mal)PLEJ (absoluta) aŭ (LA) (mal)PLEJ ... (EL, DE...) (limigita).

En Esperanto oni ne uzas la artikolon ĉe superlativo de adverbo: «la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa» (Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto).

En multaj lingvoj, limigita kaj absoluta superlativoj estas tute malsamaj konstruaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy