Superluno

La Granda Luno (La Superluno, La Perigeoluno), la 14. de novembro 2016, fotita en Mineapolo ĉirkaŭ 6 horoj antaŭ la Perigeo

En la astronomio kaj astrologio, la Perigeoluno, Superlunogranda luno estas plenluno ĉe kiu la distanco al la tero estas la plej malgranda (perigeo). La distanco de la luno varias ĉiumonate inter proksimume 405 500 km kaj 363 345 km pro ĝia elipsa orbito ĉirkaŭ la tero. La punkto kie la luno estas plej malproksima de la tero nomiĝas apogeo. La averaĝa distanco inter la tero kaj la luno estas 384 450 km. Vidu la belan foton de Granda Luno (Superluno) en la panoramo de Malnovurbo de Gdansko (Dancigo): [1]

La luno proksimiĝas kaj malproksimiĝas; samtempe ĝi iom balanciĝas (okt./nov. 2007).
La superluno de la 19-a de marto 2011 (dekstre) kompare kun la averaĝa luno de la 20-a de decembro 2010 (maldekstre)

Astrologo Richard Nolle uzis por la unua fojo la nomon superluno en 1979.

  1. https://www.facebook.com/PL.Polska.Poland/photos/a.524879120903796.1073741837.479926805399028/1306292309429136/?type=3&theater

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy