Superrealismo

Superrealismosurrealismo estas movado estetika-politika, kies naskiĝo estas markita per la aperigo de la Manifesto de la Superrealismo en 1924. Ofte la superrealismo estas taksita kiel franca, sed fakte ĝi estis internacia preskaŭ de la komenco, ĝis tia grado, ke doni al ĝi naciecon estas kvazaŭ nei ĝin.

La plejmulto el la membroj de la superrealismo partoprenis la movadon Dada.

La plej bonaj difinoj venas de la superrealistoj mem, laŭ la vortoj de André Breton la superrealismo estas "pura psika aŭtomatismo per kiu ni provas esprimi, parole aŭ skribe, aŭ en iu ajn alia maniero, la realan funkciadon de la penso", ĉi tio sen morala aŭ estetika cenzuro, ĉar la celo ne estas esence produkti artaĵojn sed "klarigi la nesenvualitan kaj tamen senvualiteblan parton el nia esto kie ĉia beleco, ĉia amo, ĉia virto kiujn ni apenaŭ konas brilas en maniero intensa". Artur Schwarz diris: "La surrealismo ne estas iu nova literatura skolo, iu nova arta movado, aŭ iu nova politika movado. La surrealismo estas alia filozofio de la vivo kiu estas alpropriginta la skribaĵon sur la koridoro de la templo de Apolo en Delfo: gnothi seauton, tio estas konu vin mem".

Pro tio la intereso pri la nekonscio, la aŭtomataj skribado kaj pentrado, la ludoj, la rakontoj de sonĝoj, la psikopatologiaj ŝtatoj, ktp. Ankaŭ estas esenca por la superrealismo ĝia koncepto pri la amo kaj la virino; la superreallismanoj pensis amon la forto kiu povas renovigi la mondon.

La Superrealismo estis influita de aŭtoroj kiel Charles Baudelaire, Charles Fourier, Isidore Ducasse, Sade, Guillaume Apollinaire, Karl Marx, kaj Sigmund Freud.

Breton kaj Philippe Soupault skribis la unuan aŭtomatan libron, Les Champs Magnetiques ("La Magnetaj Kampoj") en 1919. La aŭtomatan desegnadon disvolvis Andre Masson. Luis Buñuel kaj Salvador DALI filmis Un chien andalou ("Andaluza hundo").


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy