Supra Alzaco | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
Flago | Blazono | |
historia regiono, regiono [+] | ||
Lando | Francio | |
- koordinatoj | 48° 4′ 52″ N, 7° 21′ 18″ O (mapo)48.0811117.355Koordinatoj: 48° 4′ 52″ N, 7° 21′ 18″ O (mapo) | |
Supra Alzaco | ||
Supra Alzaco (alzace Owerlànd, "supra lando", germane Oberelsaß, france Haute-Alsace) estas la suda parto de Alzaco, respondanta proksimume al la nunaj departementoj Haut-Rhin kaj Territoire de Belfort. Ĝi estas, kun Malsupra Alzaco kaj la Urba Respubliko Mulhaŭzo (kiu estis enklavo en Supra Alzaco ĝis sia kuniĝo), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco.
La terminoj Supra kaj Malsupra-Alzaco ne tradukas valoran nocion, ili devas esti konsiderataj laŭ geografia vidpunkto, laŭ la fluo de la rivero Ill, kiu donis sian nomon al la regiono (Elsass, kio estas proksimume Lando de Ill).
La germana traduko, Oberelsass (kiu signifas Supra lando de Ill), estas ankoraŭ kelkfoje uzata nuntempe de germanoj kaj svisoj por montri al la departemento Haut-Rhin.
Tiu nomo estis uzata ekde la Sankta Romia Imperio kaj en la Malnova Reĝimo inter 1648 kaj 1789. Supra-Alzaco montris tiam la parton de Alzaco, kiu dependis de la diocezo de Bazelo kaj de la ĉefdiocezo de Besançon, onidire respondanta al la antikva romia provinco Maxima Sequanorum ; Maslsupra-Alzaco, la parto de Alzaco dependanta de la diocezo de Strasburgo kaj de la ĉefdiocezo de Majenco, onidire respondanta al la antikva romia provinco 1-a Germanio (latine : Germania prima).
La Urba Respubliko Mulhaŭzo, libera regna urbo aliancita al la svisaj kantonoj, tiam ne estis parto el ili.
Sub la Germana Imperiestra Regno, okaze de la integrado de Alzaco-Loreno de 1870 ĝis 1918, Supra Alzaco estis la nomo de la distrikto (Bezirk) respondanta al la nuna departemento Haut-Rhin. Ĝia ĉefurbo estis Colmar; regata de Bezirkspräsident, ekvivalento de franca prefekto.
Ĉefaj urboj :
La flago de Supra Alzaco estas ruĝa kun flava maldekstra balteo kaj ornamita ambaŭflanke per tri flavaj kronoj (blazonpriskribo: Ruĝa kun ora maldekstra balteo akompanata per samkoloraj kronoj, tri kape kaj tri renversitaj pinte). Ĝia kuniĝo kun la flago de Malsupra-Alzaco konsistigas la flagon de la regiono Alzaco.