Tajgo

Pri urbo en Kemerova provinco en Rusio vidu en Tajga.


siberia tajgo

Tajgo, foje nomata boreala arbaro, estas norda arbaro. Pro la PIV-a difino de tajgo kiel "la virga arbaro en norda Siberio, inter la tundro kaj la stepo", oni kutime pensis pri tajgo unuavice en la kunteksto de Siberio. Nuntempe oni tamen ankaŭ uzas la terminon rilate la similan ekosistemon de norda Eŭropo kaj Nordameriko, kaj laŭe PIV2 difinas tajgon kiel "boreala arbaro (vs ekosistemo) karakterizata de la plejkovreco de koniferoj (i.a. pinoj, larikoj, piceoj).

La pejzaĝo tajga estas karakterizita per arbaroj el ĉefe pinoj kaj betuloj, kreskantaj sur grundo, kiu somere nur parte malfrostiĝas kaj tiam estas marĉa.

Krome la vorto "Tajga" estas la nomo de pluraj komunumoj en Rusio.

tajga vegetaĵa zono tutmonde

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy