Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun talibé. |
Talibano | ||
---|---|---|
terorisma organizaĵo religia organizaĵo armea organizaĵo politika movado politika organizaĵo | ||
Komenco | 1994 vd | |
Lando(j) | Afganio vd | |
Sidejo | Afganio | |
Ideologio |
islamismo • Pashtunwali • Deobandismo • religia naciismo • Islama fundamentismo • Ĝihadismo | |
Fondinto(j) | Mohamed Omar • Abdul Ghani Baradar vd | |
Ĉefestro(j) | Hibatullah Aĥundzada (2016–) Akhtar Mansour (en) (2015–2016) Mohamed Omar (1994–2013) vd | |
Estr(ar)o | Maŭlo Hibatullah Akhundzada (Supera Komandanto, 2016-) | |
Retejo | alemarahenglish.net (angle) alemarahpashto.com (paŝtune) | |
Talibano, de taliban el la persa, طالبان, "(islamaj) studentoj", kaj ĉi tiu el la araba: طالب "(islama) studento", esperante talibanoj aŭ taliboj, estas populara nomo por la afgana islama fundamentisma movado, militgrupo kaj registaro, kiu regis plejpartojn de Afganio inter 1996 kaj 2001. La registaro mem sin nomis Islama Emirlando de Afganio. Ilia nuna gvidanto estas Maŭlo Hibatullah Akhundzada(en). La talibana reĝimo falis en la Dua Afgania Milito, kaj Afganujo estis okupita de la usona militistaro.
Somere 2021, post la anonco de la usonaj trupoj pri ilia frua retiriĝo de la lando, la talibanaj trupoj kaptis la okazon kaj ekis renovigitan konkeran kampanjon, dum kiu ili sukcesis konkeri ĉiujn urbojn de la lando inkluzive de la ĉefurbo, Kabulo. La ŝtata registaro kapitulacis kaj elektis komenci intertraktadojn por transdoni potencon en Afganujo al la movado en orda kaj nebatalanta maniero.