Tantalo (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tantalo (apartigilo).
Tantalo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Zeŭso
Patrino Plouto
Edzo/Edzino Diona • Euryanassa • Clytia • Eurythemiste
Infanoj NioboPelopsoBroteo • Dascylus
vdr

Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος, ŝancelantatre malfeliĉa) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej disvastigata versio. Li estis reĝo de Frigio[1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio)[2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj.

Tantalo, laŭ Gioacchino Assereto.

Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto[3], aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon[4], kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis[5] pro li, aŭ Sipilo, pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj[6].

Laŭ la geografiisto Strabo, Tantalo iĝis ege riĉa, pro tio, ke en Frigio kaj monto Sipilo troviĝas or-minejoj. El tio eble devenas la nomo de lia patrino Pluto, kiu signifas minerala riĉeco. Paŭzanio priskribis monumenton kiu, laŭ li, estis la tombo de Tantalo. Tamen, post la kristanigo de la lando, ĝi akiris novan nomon: La tombo de Sankto Karalambo. Krom tiu, troviĝas en la regiono kelkaj skulptaĵoj rilataj al tiu reĝo kaj al lia idaro, kelkaj el kiu estis faritaj de la hititoj. Pro tio, kelkaj hipotezoj rilatas la nomon de tiu reĝo al Hantili, kaj sugestas ke la vorto Tantalo devenas de tiu hitita reĝa nomo[7]. Laŭ Robert Graves[8], Tantalo estis membro de greka tribo kiu invadis la regionon. Li rifuzis forĵuri sian religion kaj adopti la kultadon de la loka dio Astaroth, kaj pro tio oni punis lin.

  1. Thomas Bulfinch. Bulfinch's Mythology. Eld. Kessinger Publishing Company. ISBN 1-4191-1109-4.
  2. Pindaro. Olimpaj Odoj, 1.24-38.
  3. Higeno. Fabloj, 124.
  4. Higeno. Fabloj, 124.
  5. George Perrot. History Of Art In Phrygia, Lydia, Caria And Lycia. paĝ. 62. Eld. Marton Press, 2007. ISBN 978-1-4067-0883-7.
  6. James George Frazer. Pausanias, and other Greek sketches, later retitled Pausanias's Description of Greece. Eld. Kessinger publishing Company. ISBN 1-4286-4922-0, ISBN 978-1-4286-4922-4.
  7. M. L. West. The East Face of Helicon: West Asiatic Elements in Greek Poetry and Myth. paĝ. 475. Eld. Oxford University Press, 1999. ISBN 978-0-19-815221-7.
  8. Robert Graves. Hercules, my shipmate.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in