Taraksako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fruktanta taraksako
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taraksakoj aŭ leontodoj estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum) el asteracoj, kun longa pivotradiko, kun rozeto el elbazaj, runcinetaj folioj, kun rondformaj, kavaj, senfoliaj pedunkloj. Tiuj pedunkloj portas unuopan, grandan, flavan kapitulon. La semoj havas simple harformajn semhavojn kaj ili estas bekhavaj. Ĝi estas tre ofta ĝena trudherbo, en kelkaj landoj uzata kiel salato.