Tartu

Tartu
(Dorpat, Дерпт, Юрьев)
urbo
  Flago
  Blazono
Ŝtato Estonio Estonio
Regiono Tartumaa
Situo Tartu
 - koordinatoj 58° 23′ N 26° 43′ O / 58.383 °N, 26.717 °O / 58.383; 26.717 (mapo)
Areo 38,86 km² (3 886 ha)
Loĝantaro 93 124 (2017)
Denseco 2 396,4 loĝ./km²
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo 50050–51111
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Vikimedia Komunejo: Tartu
Retpaĝo: www.tartu.ee
Map

Tartu (esperante Tartuo, germane kaj svede Dorpat, antaŭe ankaŭ germane (platgermane) Dörpt; malnova rusa nomo ĝis la 17-a jarcento Дерпт / Derpt, 1893-1918 Юpьeв / Jurjew) estas la dua plej granda urbo en Estonio. Kontraŭe al Talino, kiu estas la politika kaj financa ĉefurbo de Estonio, Tartu estas ofte konsiderita la intelekta kaj kultura centro, speciale ĉar ĝi estas la hejmo de la plej malnova kaj plej fama universitato en Estonio. La urbo situas 186 km sudoriente de Talino kaj estas la centro de suda Estonio. La rivero Emajõgi, kiu konektas la du plej grandajn lagojn de Estonio, transiras Tartu. Estas Tartua Flughaveno en la urbo.

Tartu estas la stud- kaj verkloko de la estona poetino kaj verkistino Betti Alver.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy