Tataroj | |
---|---|
etno | |
Tjurkaj popoloj | |
Kipĉaka lingvaro • Kipchak–Bulgar • Tjurkaj popoloj | |
Suma populacio | |
6 421 500 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
tatara lingvo • rusa lingvo | |
Religio | |
sunaismo • ortodoksismo | |
Tataroj estas unu el grandaj popoloj de la tjurklingva mondo. Tataroj loĝas en centraj regionoj de la eŭropa parto de Rusio ĉefe en Meza Volgio, Tatario, sed ankaŭ en Uralo, Siberio, Kazaĥio, Meza Azio kaj en Fora Oriento. Diasporaj grupoj de tataroj loĝas ankaŭ en Pollando, Uzbekio, Azerbajĝano, Kartvelio, Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Turkio, Usono, Ĉiniokaj Germanio. Estas ĉirkaŭ 6 milionoj da tataroj en la mondo (ref?).
Tataroj parolas la tataran lingvon. La plej frua literatura monumento datiĝas de la 13-a jarcento.
Kiam la nomadaj mongola Ora Hordo konkeris Krimeon en la 1200-aj jaroj, iliaj posteuloj konvertis al sufiismo, mistika formo de Islamo[1]. Tio klarigas kial la plimulto de la tataroj estas islamanoj, krom la kreŝenoj (subgrupo de la volgi-uralaj tataroj), kiuj estas ortodoksaj kristanoj.